Subject: La "Bluaj Pagxoj" de Esperanto
From: Martin Weichert <martinw@cs.chalmers.se>
Date: 30 jun 1994
Keywords: Klarigoj de kelkaj bazaj komputilretaj terminoj en Esperanto.
Summary: Introduction to some computer net terms. In Esperanto.
X-Accent-Convention: cx ux
La "Bluaj Pagxoj" de Esperanto
(Tiu cxi dokumento prezentas kelkajn
fragmentojn (verkitajn de mi) por la Komputika Leksikono de Sergej
Pokrovskij.
Espereble gxi kreskos, kaj eble gxi iun tagon farigxos speco de
esperantlingva "Big Dummy's Guide to the Internet".
La pagxo estas konstruata - ne atendu ke cxio funkcias!)
Amike via
Martin Weichert
- Internet
- la plej granda komputila
reto tutmonde, kaj dauxre kreskanta. Originis el la usona "ARPANET
(Advanced Research Projects Agency Network)". Ligas centmilojn (?) da
komputiloj tra miloj da universitataj, komercaj, esploraj, sxtataj aux aliaj
organizoj, en cento da landoj sur malsamaj fizikaj masxinoj kaj subretoj;
ofertas servojn kiel retposxto,
FTP,
telnet
ktp. Interkonektita ankaux kun aliaj retoj,
ekz-e BitNet,
FidoNet.
- Internet-adres·o
- unika identigilo por komputilo en la Internet,
konsistanta el 4 bitokoj, kutime skribata per nombroj kaj punktoj, ekz-e
129.16.225.30
. Alia ebleco identigi komputilon en Internet estas
per nomo en formo simila al masxino.sekcio.organizo.areo
,
("fully qualified domain name") kiu ankaux ofte aperas en retadresoj.
La areo
estas kutime dulitera mallongigo de la lando, aux (en
Usono ofte) unu el {edu, com, gov, mil, net, org} por edukaj, komercaj,
registaraj, armeaj, retservaj aux aliaj institucioj.
Rim. La
masxinnomo estas do etkomenca:
gxi nomas unue la plej etan adreseron, la masxinon, kaj laste la plej grandan,
la landon.
(Historia noto: En Britio oni uzis grandkomencajn
nomojn por la retposxto,
ekz-e la retadreso
martinw@cs.chalmers.se
en Svedio devis en Britio esti skribata
martinw@se.chalmers.cs
- kio ekster Britio aspektas kvazaux
adreso en Cxehxoslovakio! Lauxdire la britoj nun tamen jam sekvas la reston de
la mondo. ;-)
- BitNet
- universitateca komputila
reto, liganta cxefe IBM-komputilegojn.
Rim. Retadreso
en BitNet de la formo nomo@loko
ricevas en Internet
la sufikson ".bitnet
".
- FidoNet
- hobieca komputila
reto, liganta plurmil cxefe hejmajn aux personajn
komputilojn.
Rim. Por sendi retposxton
el Internet
al FidoNet, necesas transformi la retadreson.
Se uzulo Sami Deano havas FidoNet-adreson 2:345/678.9, oni sendu al
Sami.Deano@p9.f678.n345.z2.fidonet.org
.
- telnet
- protokolo
en Internet,
bazita sur TCP/IP, per kiu uzulo cxe unu komputilo povas konektigxi al alia,
malproksima, kaj uzi la malproksiman masxinon samkiel lokan.
- telnet-i
- uzi telnet.
- grand·komenc·a
- 1. pri komputila
arkitekturo cxe kiu plurbajtaj nombraj valoroj havas la pli pezajn
(grandajn) ciferpoziciojn en la bajtoj kun malpli granda numero. Kp etkomenca
2. inverse skribita retadreso,
vd Internet-adreso.
Ling. Laux J. Swift Vojagxoj de Gulivero (?). La
liliputanoj disputis cxu kuiritan ovon oni malfermu cxe gxia granda aux cxe
gxia eta komenco.
big-endian
- et·komenc·a
- 1. pri komputila
arkitekturo cxe kiu plurbajtaj nombraj valoroj havas la malpli pezajn
(etajn) ciferpoziciojn en la bajtoj kun malpli granda numero. Kp grandkomenca
2. normale skribita retadreso,
vd Internet-adreso.
little-endian
- FTP
- "File Transfer Protocol" (proks. "dosier-transiga regularo")
programo kaj normo de ARPANET: por transigi datumojn inter komputiloj
konektitaj en reto.
anonima FTP: disponigo de datumoj al la
gxenerala publiko per FTP uzante la nomon "anonymous".
FTP-i
[fo-to-po-i]: transigi datumojn per FTP.
FTP-ejo
[fo-to-po-ejo]: komputilo kiu disponigas datumojn al la gxenerala publiko
per anonima FTP; kutime konata per sia Internet-adreso.
Ekzemplo. La fontoteksto de tiu cxi Leksikono trovigxas en la FTP-ejo: ftp.stack.nl
en la dosierujo: pub/esperanto/word-lists.dir
en la dosiero: komputika-leksikono.tar.Z
Seanco
por preni la dosieron el la FTP-ejo al via komputilo per FTP povas aspekti
tiel: > ftp ftp.stack.nl
Connected to ftp.stack.nl.
Login: anonymous
Guest login ok, send your complete e-mail address as password.
Password: <--- skribu vian retadreson; gxi ne videblos sur la ekrano
Guest login ok, access restrictions apply.
ftp> cd pub/esperanto/word-lists.dir
ftp> binary
ftp> get komputika-leksikono.tar.Z
ftp> bye
>
FTP
- IRC
- "Internet Relay Chat": Programo kiu ebligas al multaj komputilretaj
uzantoj okazigi samtempan mondvastan konferencon aux "kunbabilon". La
partoprenantoj grupigxas laux diversaj temoj en tiel nomataj "kanaloj". Unu el
tiu povas ekz-e esti
#Esperanto
. Esperantlingvaj IRC-antoj
kutimas renkontigxi marde je 16 - 18 h universala tempo en kanalo
#Esperanto
.
IRC-i: IRC-i: partopreni en IRC.
IRC
- X (prononcu "ikso")
- Fenestrosistemo
uzata precipe - sed ne nur - en komputilaj retoj kun UNIX.
X estas "ret-travidebla": programo povas plenumigxi sur unu masxino dum gxia
eneligo
okazas en fenestro sur la ekrano de alia masxino, al kiu gxi estas ligita per
komputila reto. La du aux pli koncernaj komputiloj povas esti de tute malsama
tipo. Alia interesa eco de X estas ke multajn X-programojn eblas facile
alilingvigi, ekz-e traduki cxiujn mesagxojn por la uzulo de la angla al
Esperanto.
- en·el·ig·o
- enigo (ekz-e tajpado) kaj eligo (ekz-e ekrana vidigo, surpaperigo) de
datumoj inter komputilo kaj ekstera mondo.
input/output, I/O
- ret·o
- 1. mallonge por komputila
reto. "La reto", kun difina artikolo, ofte estas nomata la tuto de
interkonektitaj komputilaj retoj, kiuj kune agas kvazaux unu grandega reto.
2. mallonge por Petri-reto
network, net
- ret·adres·o
- signovico uzata en komputilreta
posxto por unike identigi uzanton kaj komputilon. Ekz-e
pok@isi.itfs.nsk.su
e-mail address
- ret·posxt·o
- komputilreta
posxto.
e-mail
- ret·leter·o, ret·mesagx·o
- mesagxo sendita per komputilreta
posxto.
(piece of) e-mail
- posxt·il·o
- programo por ricevi kaj sendi mesagxojn per komputilreta
posxto.
mailer
- e-mail
- komputilreta
posxto, retposxto
- mailer
- posxtilo
- ret·nov·ajx·oj
- arangxo de informintersxangxo en la komputilaj
retoj en la formo de artikoloj, klasifitaj laux diversaj forumoj
nomataj "novajxgrupoj". Ekz-e, unu novajxgrupo kun la temo \E havas la nomon
soc.culture.esperanto
. Novajxgrupo funkcias simile al
distribulisto (vd. aboni);
sed ne ekzistas listo de ricevantoj, anstatauxe la retnovajxoj estas vaste
dissendataj al multegaj komputejoj, kie uzulo povas legi novajxgrupon (kutime
per novajxlegilo)
se la komputejo abonas gxin. Kelkaj novajxgrupoj intersxangxas artikolojn kun
distribulistoj tiel ke ambaux havu la saman enhavon, ekz-e la grupo
soc.culture.esperanto
kun la listo ESPER-L
.
Usenet, netnews
- Usenet
- retnovajxoj
- netnews
- retnovajxoj
- newsreader
- novajxlegilo
(Vd. retnovajxoj)
- nov·ajx·grup·o
- forumo de la retnovajxoj.
newsgroup
- nov·ajx·leg·il·o
- programo por legi retnovajxojn.
newsreader
- rid·et·ul·o, vizagx·et·o
- Signoj kiel
:-)
kaj :-(
kiuj similas
vizagxesprimojn (se vi klinas vian kapon maldekstren). Ofte uzataj en retposxto
kaj retnovajxoj
por esprimi humuron, (mal)gxojon aux aliajn sentojn.
smiley,
emoticon
Martin
WEICHERT <martinw@cs.chalmers.se>