Tiparoj -Typefaces
FAKA APLIKADO
Sube ni aperigas nian leterintersxangxon kun prof. O. Haszpra, cxar la informojn en gxi ni taksas publikinteresa. - L.S. -- el Eventoj N-ro 190 |
Ricevita mesagxo: Cxe la transsendo de la internacia versio de mia lernolibro gxis nun preskaux cxiam bone funkciis la tiparoj de Eventoj, sed lastatempe cxiam pli ofte mi renkontas malfacilajxojn cxe la ricevintoj. La koncernuloj deprenas la tiparojn de Eventoj per interreto, sed kelkaj literoj ne sukcesas. Bonvolu doni al mi, nespertulo, konsilon kion mi faru. - Otto Haszpra
La tiparon, uzatan de vi (kaj multcent? plurmil?) aliaj esperantistoj, ni evoluigis en 1993, kiam ankoraux ne estis konata la normo ISO-8859-3 kiu fiksis la kodadon de E-tekstoj. Krome, tiuj tiparoj estis evoluigitaj al komputilaj sistemoj de tiu epoko (Windows 3.1), kaj ili tre bone funkciis gxis 1998-99.
En la lastaj jaroj okazis "revolucio" en la komputado kun la apero de 32-bitaj sistemoj (Win-95/98/NT), kaj igxis gxenerala la uzado de tiparoj kun latin-3 aux unikoda kodado (cxefe pro la eblo uzi ilin ankaux en interreto).
Fakte la "Eventoj-tiparoj" ankaux hodiaux bone funkcias en malnovaj / malnovsistemaj (Windows 3.x) komputiloj, sed nun ni jam NE rekomendas ilian uzon en hodiauxaj, modernaj komputiloj.
Principe la perspektiva solvo estas transiro al unikoda sistemo. Ekde Win-95 la programo Win-Word jam mem ebligas tion, ja multaj de la kunliveritaj tiparoj jam inkluzivas ankaux E-literojn kaj la eblon uzi la unikodan kodadon.
Se iu havas ankoraux Windows 3.1 aux volas prepari dokumenton, legeblan per ambaux sistemoj (novaj kaj malnovaj Vindozoj), ni rekomendas uzi la tiparojn de la familio SudEuro kun latin-3 kodado.
Tiuj tiparoj (Ariel, Courier, Times SudEuro) kaj ankaux la programo EK ("Esperanta Klavaro" - ebliganta la rektan tajpadon de E-literoj) estas senpage haveblaj en pluraj lokoj de interreto, ekz. en la retpagxoj de Eventoj http://www.esperanto .hu/eventoj1.htm
Gxisnunaj dokumentoj
Do, por vi persone, mi rekomendas simple sxangxi la litertipojn en la lernolibro. Bedauxrinde oni devas ne nur sxangxi la litertipojn, sed devas ankaux sxangxi la kodojn de E-literoj (de EVE al latin-3) - tamen tion vi devas nur fari 1-foje, aliflanke gxi estas simpla afero per la funkcio "Intersxangxo" en Win-Word.
RTF
Krome, mi proponas plusendi al interesitoj vian lernolibron (kaj cxiujn dokumentojn) ne en *.doc. formato, sed en *.rtf formato (menuo "savi alimaniere" - rtf), por ebligi gxian utiligon per diversaj versioj de WinWord.
Alia eblo estas prepari PDF-formatan dokumenton, kiu ebligas gxian utiligon en komputiloj kun AJNA operacia sistemo, kaj tiam oni (la leganto) ecx ne devas havi iun ajn E-litertipon en sia komputilo. Eventualan ekzemplon vi povas vidi ^ce http://www.esperanto.hu/libroj/
Laszlo Szilvasi
El Eventoj, la plej ofta internacia gazeto pre la Esperanto-movado, 2 / julio - 2000, pagxo 4, eventoj@esperanto.org http://www.esperanto.hu/eventoj1.htm
Ankaux rigardu: Literoj
|
Can't stand things moving all the time? like the stars on some parts of this website? Using Netscape Navigator browser, press View, then press Stop Animations. |
"Mazi en Gondolando" 12-parta Esperanta kurso fare de Brita Dissendanta
Korporacio - du vidbendoj, sonbendo, libro, $110 plus posxtkosto
* Acxetu Esperantan posxtkarton kun bildo de harmonio
farita de Cxelina Gates! $4 po kvin!
HEJMO
ENHAVO Traduku Kunigiloj
Okazajhoj
Libroj
Funkciuloj
Membreco
Kontaktu
Kursoj
Literoj
Tiparoj
Indigxenoj
Motivoj
HOME
CONTENTS
Translate
Links Events
Books
Office-bearers
Membership Contact
Courses
Letters
Typefaces Indigenous
Reasons
"Mazi
in Gondoland" 12-part Esperanto course by the British Broadcasting Corporation
- two videos, sound tape, book, $110 plus postage
* Buy Esperanto postcard with Chelinay Gates’ harmony
picture! Five for $4
Retpagxoj en "Ikso" aux "X" stilo uzas
"cx", "gx", "hx", "jx", "sx" kaj
"ux" (anstataux c^, g^, h^, j^, s^, kaj u~). |
Esperanto League of Western Australia (Inc.), Claisebrook Lotteries
House, 31-33 Moore Street (cut-off section, off Lord Street, one street north
of Wellington Street), East Perth, WA 6004, Australia. Tel. [+61] 8
(08) 9221 9655, Faks. 08 9325 7061,
esperanto@iexpress.net.au
Enkodigxis per
AOLPress/2.0 je
11 Auxg 2000, laste modifata 01 Sep 00
URL = Interreta enfakigajxo
=
http://www.iexpress.net.au/~esperanto/typeface.htm